The Wrong Man | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Wrong Man |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1956, 26 jan. 1957 |
Ĝenro | drama filmo, nigra filmo, procesfilmo, krimfilmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | Robert Burks |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Herbert Coleman • Alfred Hitchcock |
Scenaro | Maxwell Anderson • Angus MacPhail |
Filmita en | Nov-Jorko |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Jackson Heights |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | Henry Fonda • Vera Miles • Anthony Quayle • Harold J. Stone • Nehemiah Persoff • Tarzan Cooper • Alfred Hitchcock • Doreen Lang • Norma Connolly • Esther Minciotti • Frances Reid • Charles Aidman • Werner Klemperer • Henry Beckman • Peggy Webber • Dayton Lummis |
Produktinta firmao | Warner Bros. |
IMDb | |
The Wrong Man (La erara viro) estas usona dokudrama filmo de 1956 reĝisorita de Alfred Hitchcock kaj stelulita de Henry Fonda kaj Vera Miles.[1][2] La filmo estis muntita laŭ realviva historio de senkulpa viro akuzita je krimo, kiel estas praikribita en la libro The True Story of Christopher Emmanuel Balestrero de Maxwell Anderson[3][4] kaj en la gazeta artikolo "A Case of Identity" (gazeto Life, 29a de junio 1953) de Herbert Brean.[5]
Ĝi estas unu el la malmultaj filmoj de Hitchcock bazitaj sur vera historio kaj kies intrigo sekvas de proksime la realvivaj okazaĵoj. Tamen ĝi estas ankaŭ unu el la multaj filmoj de Hitchcock kiuj disvolvigas intrigon pri miskomprenita identeco kaj rilata kulpigo (erara).
Tiu estis la nura filmo de Hitchcock en kiu stelulis Henry Fonda, ludante rolon de muzikisto de la Stork Club misrekonita kiel ŝtelisto de likvorvendejo, kiu estis arestita kaj procezita je ŝtelado dum lia edzino (Vera Miles) emocie forfalas. Hitchcock diris al Truffaut ke lia dumviva timego al la polico allogis lin al la temo kaj tio videblas en multaj scenoj.[6]
The Wrong Man havis elstaran efikon sur du gravaj reĝisoroj: ĝi rezultis en la plej longa peco de verkita kritiko fare de Jean-Luc Godard en liaj jaroj kiel kritikisto,[7][8] kaj ĝi estis citita kiel influo super la filmo Taxi Driver de Martin Scorsese.[9]